Vizitoj,
Restadoj, Turisma Akcepto. Planado kaj organizado de
vizitoj kaj restadoj, konsiderante la specifajn bezonojn
de uzantoj kaj turistoj en apartaj malfavoraj kondic'oj.
Tałgaj servoj rilate akcepton, transporton, antałmendojn
kaj log'adon. Akompanado fare de profesiaj gvidistoj plene
scipovantaj la lingvon de la turistoj; c'iuj gvidistoj ricevis
tałgan instruadon rilate la prizorgadon de klientoj kun
specifaj bezonoj, al kiuj oni proponas lałtemajn itinerojn
kulturajn, enogastronomiajn kaj bonfartajn alireblajn en
la regiono. Asistado al la lokaj agentejoj por la turismaj
antałenpus'o kaj akceptado, proponante tałgajn solvojn por
la turismaj necesoj bezonantaj specifajn profesiajn kapablojn
kaj servojn rilate la alireblecon.
Iniciatoj,
arang'oj. Antaùenpus'o kaj realigo de kulturaj
iniciatoj kaj publikaj arang'oj, cele al kreskigo de la
konscio kaj interesig'o pri kontrałdiskriminacio kaj egalaj
s'ancoj por c'iuj, pere de dałra kunlaborado inter asocioj
kaj institucioj, por ke farig'u pli sistemaj kaj videblaj
la c'irilataj proponoj kaj servoj disponigataj je regiona
nivelo.
Profesia
instruado. Didaktikaj kaj g'isdatigaj profesiaj programoj
pri alirebla turismo, kunlabore kun lokaj organizaj'oj,
asocioj kaj agentejoj por publikaj kaj privataj turismaj
laboristoj, restoraciestroj, komercistoj, porhotelaj lernejoj
kaj volontuloj dej'orontaj okaze de kulturaj kaj sportaj
arang'oj.
Asistado.
Taksado kaj monitorado de la alirebleco de hotelaj, muzeaj,
religiaj kaj naturalismaj konstruaj'oj. Kontrolo de la itineroj
kaj servoj por la aliro al publikaj arang'oj kaj aliaj iniciatoj
en la regiono. Asistado kaj konsiloj pri la adoptindaj solvoj
kaj pri la disponeblaj faciligoj, kunlabore kun profesiuloj
specialig'intaj pri adekvatigaj intervenoj. Disponigo de
akceptaj kaj pormovig'aj servoj por homoj en malavantag'aj
kondic'oj. Kreado de informiloj, signalaro, mapoj, stratindikiloj,
afis'oj kaj lałtemaj bros'uroj. Kvalifikita jura asistado
al liverantoj kaj uzantoj de turismaj servoj. Atenta kontrolo
de la plenumo de la regiona, nacia kaj internacia regularo
rilate la konstruajn barojn kaj la bazajn homajn rajtojn.
Jura asistado rilate la defendon de la bazaj rajtoj, egalaj
s'ancoj kaj kontrałdiskriminacio.
Planoj.
Eksperimentaj planoj kaj studoj pri realigeblo por valorigo
de la regiona kultura havaj'o, cele al plibonigo de la alirebleco
de la hotelaj, muzeaj kaj g'enerale porkulturaj konstruaj'oj,
same kiel de la c'irkała medio.
Partnereco.
Antałenigo kaj partopreno en partneraj iniciatoj cele al
realigo de komunaj planoj, je regiona, nacia kaj internacia
nivelo. Solidaraj internaciaj iniciatoj, studvojag'oj, kulturaj
inters'ang'oj kaj stag'oj por profesia trejnado.
