La
asocio "Turismo per Tutti" (Turismo por C'iuj) celas,
per konkretaj planoj kaj iniciatoj, plifaciligi la aliron,
fare de c'iuj, al la turisma kaj kultura havaj'o de la piedmonta
regiono, proponante turisman agadon altkvalitan kaj respondecan.
Utiligante
multspecajn kompetentojn por estigi komunan agadprogramon,
la Asocio proponas solvojn kaj servojn ankaù al la
kreskig'anta nombro da homoj kies apartajn bezonojn la regiona
turisma ofertado ne atentas je kontentiga grado.
El
pli moderna vidpunkto kaj programoj kiel Italia
per tutti (Italio por c'iuj)
e C.A.R.E.
(Alireblaj Urboj de la Ełropaj Regionoj)
la koncepto pri alirebleco plivastig'as trans la
problemon de la konstruaj baroj kaj atingas la konkretan
eblecon je tuthomara g'uo de la komunaj servoj kaj
valoraj'oj. Konsiderante la personajn kondic'ojn kaj spertojn
de la milionoj da homoj kiuj tre malfacile sukcesas vojag'i
kaj orientig'i, oni devus estigi -sen pluaj rezervoj- simplajn
kaj ergonomiajn solvojn, tałgajn kaj kombineblajn, elpensitajn
por c'iuspecaj bezonoj kaj, sekve, utilajn por c'iuj.
Igi
alireblaj siajn artajn ric'aj'ojn, siajn saporojn, sian
c'iutagecon kaj sian eksterordinarecon signifas montri sin
videblajn je c'iuj rigardoj, signifas komuniki g'uste kaj
kompreneble, signifas forigi la flankenigon, ne nur rilate
la c'efajn bezonojn sed ankał, en la plej larg'a senco,
kiel limigon de la unuopa partopreno en la diversaj kaj
multenombraj turismaj okazoj kiujn nia teritorio proponas.
Tial,
do, Turismo por c'iuj -atendante kaj petante
la kunlaboron de c'iuj homoj kaj instancoj kiuj deziras
antaùenigi alireblan kaj respondecan turismon je
nacia kaj eùropa niveloj- disponigas sian kontribuon
por la sistema realigo de c'ia propono, servo aù
turisma konstruaj'o kiu permesos al c'iuspeca turisto plene
kontentige g'ui c'u mallongan viziton, c'u libertempadon,
sendepende de la propraj personaj kondic'oj kaj specifaj
bezonoj.